La ĉifrovaluto por pagoj
Bazita sur blokĉena teknologio
Elŝuti

GPG-subskriboj | Aliaj versioj | Aĉeti Litecoin

Kio estas Litecoin?

Litecoin estas samtavola Interreta valuto, kiu ebligas tujajn, preskaŭ senpagajn pagojn al ĉiu ajn en la mondo. Litecoin estas malfermitkoda, tutmonda pagreto, kiu estas plene malcentra sen ajna centra aŭtoritato. Matematiko sekurigas la reton kaj ebligas al individuoj kontroli siajn proprajn financojn. Litecoin havas pli rapidajn transakciajn konfirmtempojn kaj plibonigitan efikecon de konservado ol la ĉefa matematike bazita valuto. Havante grandan subtenon de la industrio, komercan aktivecon kaj likvidecon, Litecoin estas pruvita komerca rimedo komplementa al Bitmono.

Komunumo

Trovu subtenon en la kreskanta nombro de Litecoin-komunumoj:

Rimedoj

Trovu ĝeneralajn informojn kaj liston de servoj kaj interŝanĝejojn, kiuj subtenas Litecoin en la Vikio de Litecoin.
Ĝisdatigitaj statistikoj de la reto troveblas en Litecoin Block Explorer Charts.
La fontkodo de Litecoin Core kaj rilataj projektoj disponeblas en GitHub.

Malfermitkoda programo

Litecoin estas malfermitkoda programprojekto eldonita sub la MIT/X11-permesilo, kiu donas al vi la povon ruli, modifi kaj kopii la programon kaj distribui, se vi volas, modifitajn kopiojn de la programo. La programo estas eldonita per travidebla procedo, kiu ebligas sendependan kontroladon de la duuma kodo kaj de ĝia respektiva fontkodo.

Blokĉeno

La Litecoin-blokĉeno kapablas trakti pli da transakcioj sekunde ol sia kolego — Bitmono. grandan transakcian The Litecoin blockchain is capable of handling higher transaction volume than its counterpart - Bitcoin. Pro pli ofta generado de blokoj, la reto subtenas pli da transakcioj sen bezono modifi la programon en la estonteco.
Sekve komercistoj ricevas pli rapidajn konfirmajn tempojn, kvankam ili ankoraŭ havas la eblon atendi pli da konfirmoj, kiam ili vendas pli kostajn aĵojn.

Monuja ĉifrado

Monuja ĉifrado ebligas al vi protekti vian monujon, tiel ke vi povu vidi transakciojn kaj vian kontan bilancon, sed vi devos enigi vian pasvorton antaŭ ol elspezi litecoin-ojn.
Ĉi tio protektas kontraŭ virusoj, kiuj ŝtelas monujojn, kaj Trojaj ĉevaloj, kaj provizas sanan kontrolon antaŭ ol sendi pagojn.

Rekompenco pro minado

Ministoj nuntempe ricevas 6,25 novajn litecoin-ojn per bloko, tiu kvanto duoniĝas ĉirkaŭ ĉiun 4-an jaron (ĉiun 840 000 blokojn).
La Litecoin-reto estas do programita por produkti 84 milionojn da litecoin-oj, kio estas 4-foje pli da monaj unuoj ol Bitcoin.

Kontaktu nin

Vi povas kontakti la disvolvadan teamon de la Litecoin-projekto per [email protected]

Aliĝu al la monata informilo de la Litecoin Foundation hodiaŭ. Ricevu ĝisdatigojn pri disvolviĝo, anoncoj kaj ekskluzivaj Litecoin-novaĵoj.
Enigu vian retadreson en la suban formularon.